Vikimanio
Bonvolu aliĝi al ni por Vikimanio 2019, de la 14a ĝis la 18a de Aŭgusto!
Bonvolu aliĝi al ni por Vikimanio 2019, de la 14a ĝis la 18a de Aŭgusto!
La konferenco temos pri:
Pli Forta Kune: Vikimedio, Libera Scio, kaj Celoj pri Daŭrigebla Disvolvo
Kio estas Vikimanio?
Vikimanio estas la ĉiujara konferenco pri ĉiuj libersciaj projektoj gastigataj de la Fondaĵo Vikimedio –
Commons,
MediaWiki,
Meta-Wiki,
Wikibooks,
Wikidata,
Wikinews,
Wikipedia,
Wikiquote,
Wikisource,
Wikispecies,
Wikiversity,
Wikivoyage,
Wiktionary – kun tri tagoj da konferencoj, diskutoj, renkontiĝoj, trejnado, kaj laborgrupoj. Centoj da voluntuloj kaj gvidantoj de la Movado por Libera Scio el ĉiuj landoj kunvenos por diskuti problemojn, raporti novajn projektojn kaj metodojn, kaj interŝanĝi ideojn.
Vikimanio 2019 okazos ĉe Universitato de Stokholmo, Svedio, de la 14a ĝis la 18a de aŭgusto de 2019. Afiŝu nin ĉe sociaj komunikiloj: Facebook, Instagram, kaj Twitter.